Uzkondiĉoj
Tradukante per nia traduksistemo, vi akceptas la sekvajn kondiĉojn:
- Vi garantias, ke vi havas bonan nivelon en la lingvo, al kiu vi intencas traduki.
- Vi legis kaj akceptas nian privatecpolitikon.
- Vi legis niajn instrukciojn kaj promesas labori kongrue kun ili.
- Vi promesas traduki la tekston proksime al la origina. Vi garantias, ke vi ne ŝanĝos la sencon de la teksto kaj ne aldonos ion propran, kio mankas en la origina teksto, senpermese.
- Kiel uzanto/tradukanto vi transdonas al ni la tutmondan, ekskluzivan, senpagan, transdoneblan, tempe, enhave senliman rajton uzi la kreitan kaj publikigtan de vi enhavon en ĉiuj medioj uzataj de Edukado@Interreto. Edukado@Interreto rajtas uzi tiun enhavon en ĉiaj manieroj kaj en ĉiuj medioj: publikigi, kopii, reprodukti, ŝanĝi, redakti, distribui, vendi ks.
- Kiel uzanto/tradukanto vi garantias, ke la enhavo kiun vi enmetas estas libera de rajtoj de triaj personoj. Vi garantias, ke vi posedas ĉiujn rajtojn bezonatajn por la obeo de tiuj ĉi reguloj por la enhavoj, enmetataj de vi.